Kiĉo de malfervora esperantisto

 

                                                            Ĉu esperantistoj estas normalaj homoj?

                                                            Ne, esperantistoj ne estas normalaj homoj.

                                                                                                Anatolo Gonĉarov.

                                                                                                El prelegoj.

 

     Mesioj aŭ ĝuuloj.

 

      Hazarda vizitanto de Esperanto-aranĝo ĉiam spectas bildon, nekutiman por rigardo de filistro: grupetoj de ne nur junaj seriozaj, gajaj, brilokulaj homoj, evidente obseditaj de io. Eble de dio? Aŭ de demonoj? Tuj troviĝos volontulo, ne nepre verda policisto, kiu klarigos al la profano, ke la ĉeestantoj nur strebas feliĉigi la homaron per universala interkomprenilo, kaj la konscio de propra modesta kontribuo al ĉi tiu historia misio aldonas specialan valoron al iliaj aspekto kaj pensmaniero. Sed se la vizitanto volas kaj kapablas analizi, li rapide trovos, ke inter esperantistoj troviĝas reprezentantoj de diversaj socipsikologiaj tavoloj. La ideo, ke esperantistoj apartenas al specialaj naturaj psikologiaj tipoj estas ne pli ol mito. Mi mem testis. Certe esperantistoj plejparte estas scivolemaj, fervoraj, klerigitaj, celstrebaj, spritaj, menskapablaj k.t.p. (el la diskutlisto <alt.talk.esperanto>). Tamen la menciitaj kvalitoj ne sufiĉas por “mesia sindromo” (malgraŭ tiaspeculoj ne mankas).

      Ĉar mi, kiel ordinara esperantisto, estas scivolema, mi provis solvi la problemon per kompara metodo. Mi vizitis kelkajn sektojn, kies adeptoj same strebas feliĉigi la homaron. Kaj mi trovis, ke se la sekto ne estas totalisma, do plejmulto de la adeptoj, verŝajne krom la gvidantoj, tute ne estas obsedita de mesiismo. Ili vizitas la sekton por tie simple ĝui. Ekzemple la budaanoj certe kredas, ke la sorto donacis al ili la Veron, antaŭ kiu  ombriĝas  ĉiuj ceteraj atingoj de la homaraj scienco kaj kulturo. Sed ĉiuvespere ili vizitadas ceremonion de meditado ĉefe pro la kaŭzo, ke ĝi liveras primitivan kaj sufiĉe krudan fizikan ĝuon. Nu, la homoj ne volas sin limigi per banala maniero kaj aplikas ion alternativan. Ĉe kristanoj okazas la samo, sed sur “pli alta”, spirita nivelo: ili akiras tiel nomatan “gracon”.

 

     Kian gracon akiras esperantistoj?

 

     Ĉiu esperantisto povas konjekti, ke por “samideanoj” nia kara lingvo estas ne nur interkomprenilo. Simpla pruvaĵo: Esperanton konstante uzas por komuniki inter si posedantoj de la sama gepatra lingvo. Kontraŭargumentoj pri lingva praktiko ne validas: Esperante parolas inter si ege spertaj samlingvaj esperantistoj. Pro kio? Sola respondo: ili amas Esperanton. Tamen pro kia graco?

     La respondoj povas esti diversaj. Ekzemple:

1.         Esperanto estas belsoneca. Nu, imagu du rusajn filologojn, interparolantajn itale aŭ ĉine pro la  belsoneco. Frenezaĵo…

2.         Esperanto estas logika, liberesprimiva k.t.p.  Tio aspektas pli racie.

“Ĝi estas la plej viva lingvo el ĉiuj vivantaj… Probable ceteraj lingvoj nomindas mortaj, ĉar ilia gramatiko estas limigita per rigidaj kadroj: tiel ne parolendas, tiel oni ne parolas… Esperante vi povas ĉion esprimi eĉ uzante malgrandan vortprovizon, kaj estos komprenata. Tio estas vera kreado ebliganta kombini kaj novestigi.” Andrej Korobejnikov (ruse). <http://www.rg-rb.de/2004/40/bw_1.shtml>

Teorie tio aspektas jene:

“Esperanto integriĝas en la homa psiko je nivelo pli profunda ol ĉiu ajn alia fremda lingvo. Ne tuj, ne ĉe komencanto, sed ĉe tiu, kiun Janton nomas "matura esperantisto", homo kun sufiĉa sperto pri la lingvo por senti sin hejme en ĝi. Kial ĝi situas pli profunde en la psiko? Ĉar ĝi, pli ol iu ajn alia homa lingvo, sekvas la naturan movon de la cerbo ĉe homo, kiu volas esprimi sin… Ĉio ĉi, kaj ankaŭ la eblo krei vortojn laŭvole, kion oni ne rajtas fari en multaj lingvoj, kreas etoson de libereco, kiu lokas la lingvon en pli profunda tavolo de la psiko, pli proksime al ties kerno, al ties instinkta bazo. Estas pli facile esti spontana en Esperanto ol en la franca, ekzemple, ĉar oni devas observi malpli da arbitraj malpermesoj. En ĝi do oni sentas sin pli facile si mem. Pro tiaj trajtoj Esperanto fiksiĝas pli profunde en la psiko ol la aliaj fremdaj lingvoj, kaj pro tio oni multe pli emas identiĝi al ĝi.” 

Claude Piron. Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de esperanto.   <ftp://members.aol.com/sylvanz/pirprel.htm>

 

     Limigoj povas esti ne nur gramatikaj aŭ stilaj. Psiĥologiaj limigoj formiĝas en la infaneco lige kun kondiĉaj ekscitiloj, kies rolon ofte ludas vortoj, vortesprimoj, gramatikaj konstruaĵoj de la gepatra lingvo, kiuj samtempe kun negativa motivado povas formi t.n. minuskompleksojn aŭ malakcelojn. Dezirontoj legu: Anatolo Gonĉarov. La lango ne turniĝas diri tion ruse. Literatura Foiro, 166 (apr. 1997), p. 93-94. <http://www.anatolog.narod.ru/denaskismo.html>

 

      Persono, kiu posedas grandan ŝarĝon de minuskompleksoj, iĝas neŭrozulo. Ekposedinte fremdan lingvon neŭrozuloj liberiĝas de minuskompleksoj. Kial neŭrozuloj abundas en Esperantujo?  Ĉar Esperanto estas unika fremda lingvo, kiun neŭrozulo povas ekposedi rapide, libere kaj spontane. Des pli ke por regi etnan lingvon endas multe legi, dum neŭrozulo kapablas korekte paroli limigitan Esperanton leginte nur lernolibron.  Kia ŝparo de mensa energio!

 

      Peli neŭrozulojn el Esperantujo estas same, kiel peli ftizulojn el Krimeo. Des pli ke: “Al tiuj neŭrozuloj, al tiuj homoj, kiujn psikaj problemoj kripligis, ni havas grandegan ŝuldon, ĉar sen ili la lingvo simple formortus. Estas naive kaj maljuste rigardi ilin de alte, kiel emas fari kelkaj advokatoj de la Raŭma Manifesto. En la historiaj cirkonstancoj, en kiuj ili troviĝis, tiuj iom sektecaj verdsteluloj necesis, por ke la lingvo disvolviĝu. Normaluloj ne povis interesiĝi pri Esperanto, uzi ĝin kaj do vivteni ĝin. Se Esperanto ne estus konstante uzata, se neniu verkus en ĝi, se ĝi ne utilus en korespondado, kunvenoj, kongresoj eĉ konsistantaj ĉefe el stranguloj, ĝi ne povus disvolvi sian lingvan kaj literaturan potencialon, ĝi ne povus riĉiĝi, ĝi ne povus iom post iom konduki al pli profunda analizo de la monda lingvoproblemo.” Claude Piron, ant. cit.

 

     Ni povas rememori plurajn esperantistojn, suferintajn pro balbutismo ruse, kiuj parolis Esperante flue dum multaj jaroj.

 

 

   

    Revolucio aŭ stagnado?

 

     La tipa rusa demando “kion fari”: uzi Esperanton kiel psikoterapian rimedon, kio donas tuŝeblan rezulton kaj tuj pravigas nian eksterhobian ekzistadon, aŭ ekzerci en retorikaĵo pri la historia rolo de la internacia lingvo por popola interkomunikado.

 

     Laŭ kalkuloj de sociolingvistoj, por ke la lingvo kapablu ludi ĉi tiun rolon en la nuna socio, ĝi devas havi 50.000.000 da aktivaj uzantoj. Mankas proksimume 49.900.000. Sed en favoraj kondiĉoj la specikvanto kreskas eksponente. A.J.Toynbee (A Study of History), asertis, ke la favoraj kondiĉoj por internacia lingvo (“lingua franca”) estiĝas en epoko de socia disiĝo, dum milito aŭ ĉe komerca traktado. Ĉu Esperanto estas lingvo de milito? Ĝuste dum la postrevolucia Civitana milito en Rusio Esperanto ricevis plej vastan ŝtatan subtenon kaj disvastigon. Same en Ĉinio. Sed tio okazis pro ideologiaj kaŭzoj. Poste la situacio ŝanĝiĝis. Esperanto estas hobio de homoj menspotencaj sed nerealiĝintaj, kiuj multiĝas dum stabilaj periodoj de stagnado kaj socia malmobileco. En Rusio ni observas komencon de tia perodo. Kaj kreskon de intereso al Esperanto. Kiu pretas?

 

      Ŝajnas ke pretas nemultaj. Do Esperanto dum ankoraŭ longa tempo devas ĝui ĉarmojn de stagnado kaj servi rifuĝejo por tiuj stranguloj, kiuj inklinas dependi de ĝia fascino. Normale. Verku ni versojn.

 

 

 

      Esperanto estas lingvo de poetoj?

 

      Kompetentuloj scias, ke versfarado en Esperanto pli facilas, ol en etna lingvo, eventuale krom la malnova ĉina.  Vespere ĉininoj varmigis teujon da vino, dronigis penikojn en tuĉon, desegnadis ideogramojn kaj ĝuis kontemplante harmoniajn ritmojn de iliaj elementoj - soneco, rimoj kaj ceteraj bagatelaĵoj ne gravis. Tio estis ina okupo. Viroj (krom profesiaj instruistoj) okupiĝis pri tio precipe prepariĝante al ekzameno por okupi ŝtatan postenon. Ĉiu estro devis fari versojn. Feliĉuloj…

 

      En Esperantujo ni observas similan bildon: ne nur la elito fervore plektas versojn. Tamen belsoneco, rimoj kaj ceteraj bagatelaĵoj plej gravas. Ĉar mankas ideogramoj. Kaj teujo. Ĉu al Esperantujo venas poetoj, kiuj estas ĝenataj por verki nacilingve? Kiu estas poeto? Demandu ni poeton.

 

     “Homo ekverkas verson pro diversaj motivoj… Sed sendepende de motivoj, pro kiuj li ekprenas plumon…tuja rezulto de ĉi tiu ago estas la sento de rekta kontakto kun la lingvo, pli precize – la  sento de tuja ekdependeco de ĝi, de ĉio, kio en ĝi jam estas eldirita, skribita, estigita…Poeto estas ekzistorimedo de la lingvo…Verkanto de verso verkas ĝin unue pro tio, ka la verso estas kolosa akcelilo de la konscio, pensado, mondpercepto. Spertinte tiun akceladon unufoje, la homo jam ne povas rezigni ripetadon de tiu ĉi sperto. Li ekdependas de tiu ĉi procezo, kiel oni ekdependas pro narkotaĵoj aŭ alkoholo. Homo, tiel dependanta de la lingvo, mi opinias, nomiĝas poeto.”  Iosif Brodskij. Nobela prlego. <http://nobelprize.org/nobel_prizes/literature/laureates/1987/brodsky-lecture.html>

 

      R.Kipling antaŭe esprimis mote:

“Vortoj estas certe la plej potenca narkotaĵo uzata de la homaro.” Rudyard Kipling. A Book of Words. XXIII. Surgeons and the Soul.

<http://whitewolf.newcastle.edu.au/words/authors/K/KiplingRudyard/prose/BookOfWords/surgeonssoul.html>  

 

      La esperantologia scienco ankoraŭ ne difinis, kiujn substancojn produktas esperantistoj dum versplektado. Certe ne nur galon. Finfine ni esperu, ke Esperanto-dependaj poetoj feliĉigos la homaron, aplikante Esperanton kiel rimedon por substitua terapio de narkotismo anstataŭ metadono.

 

     For la kondiĉecon!

 

      En esperantologia literaturo eblas legi multajn receptojn, kiel indas admoni kontraŭesperantistojn pri senkomparaj avantaĝoj de la internacia planlingvo. Leginto de la libro far A.S.Melnikov Lingvokulturologiaj aspektoj de internaciaj planlingvoj sur la fono de etnaj lingvoj” (ruse)  (nur paragrafo 1.2) devas tuj fariĝi sinsekva adepto de la interna ideo. Ĉio estas racie pruvita, tamen malĉiuj fariĝas… La afero konsistas en tio, ke ĉio estas pruvita racie. La tuta libro estas verkita per unu cerba duonsfero – la maldekstra, kiel ja devas esti verkita scienca libro, des pli diserta. Sed la maldekstra duonsfero nur plenumas, dum regas la dekstra, malracia. Ni povas ĝin forŝalti kaj ignori ĝiajn majstrojn, bone ili nin forgesis, iluziante, ke Esperanto formortis. Ilin ĝenerale movas iluzioj, tio estas ilia pensmaniero. Pri tio diru ni poste. Sed Esperanto vivas kaj reviviĝas. Se ili nin denove rimarkos, ni devos minimume ilin konsideri.

 

      Ĉu povas ekzisti arto en Esperanto? Kompreneble jes, diros esperantisto. Konraŭesperantisto pensas alimaniere per sia dekstra duonsfero:

      “[La arto] estas nek intelekta ludo, nek mensa triko. Logikoluda pensado por ĝi estas kontraŭindikita… Dieca ingredienco de la arto, mem ĝia fenomeno – aperanta impreso de ‘diktateco’ kaj diinspireco – ĉeestas nur ĉe certaj kondiĉoj, nepraj limigoj kaj neevidentaj reguloj…[La arto] ne estas ludo, sed lingvo, kiu malgraŭ sia moderneco memoras multmiljaran historion… Al la arto, same kiel al la lingvo, interne, nedeklarite imanentas kondiĉecoj kaj limigoj. Sed la lingvo diferencas de la ludo tiel, ke ĝi estas primara kaj memsufiĉa; ĝiaj reguloj eliĝas de ĝi mem, fariĝas de ĝia materialo, ne estas truditaj de ekstere… Inventita lingvo estas certe ne lingvo, sed ludo… Mi ege kompatas homojn – se tiaj certe ekzistas, kiuj pensas kaj sentas en Esperanto…Vidpunkte de la arto kiel lingvo, uzado de reguloj de ludaj ‘lingvoj’ estas primitiva fuŝado de la internaj kondiĉecoj de la arto. En la primitiva fuŝado estas nenio bona. Des pli ĝi estas hontinda…”, k.t.p., k.t.p.  Aleksej Purin, Rememoroj pri Eŭterpa, Literatura almanako, vol. 9, SPb.: revuo “Zvezda”, 1996.

 

      Unue ni konstatas, ke la esperantisto A.Melnikov (liaj ideoj ne bezonas citadon) kaj la kontraŭesperantisto A.Purin apenaŭ povus interkonsenti, restante kun siaj konceptoj, ja la konceptoj estas ridinde oponaj.

 

     Due ni vidas, ke la oponantaj argumentoj baziĝas sur la ideo de kondiĉeco. Ĝi venis, verŝajne, de Nietzsche kun lia kulturologia diĥotomio inter Apolono kaj Bakĥo.

 

“Apolono kiel dio de ĉiuj fortoj, kreantaj per bildoj, estas samgrade dio, proklamanta la veron, aŭguranta la futuron,… en kies gestoj kaj rigardoj kun ni parolas la tuta granda ĝojo kaj saĝo de la ‘iluzio’ kun ĝia beleco…Bakĥo simbolas teruron kaj ravon, ‘teruran ravon’ de homo, dubinta en formoj de fenomenekkono, kaj ‘beata ravo, levanta el sino de homo kaj eĉ naturo’, kiam estas rompita la principo de individueco, ‘ĉiuj senmovaj kaj malamikaj limoj, starigitaj inter homoj per la mizero, arbitro kaj ‘aroga modo’,… ĉiu sin sentas ne nur unuiĝinta, paciĝinta, solidariĝinta kun sia proksimulo, sed integra kun li.” Cit. laŭ Kulturologio: Lernolibro por stud. de tekn. altlernejoj (red. N.G.Bagdasarjan). – M.:”Visŝaja ŝkola”, 1999.

 

     Certe ni apenaŭ oponus, ke “Bakanalo en Esperanto estas pasiiga umo.”  Vjaĉeslav Sokolov. Kovrovskija vesti, N 84, 20.07.2004. <http://kovrov.lgg.ru/media/Vesti/archives/kv20-07-04.shtml>  (ruse).  

 

      Same ni agnosku, ke Esperanto apenaŭ travivus 120 jarojn, se ĝi nur rompus “obstinajn barojn” inter popoloj, ne en kapoj de individuoj.

 

      Similan provon okazigis hipioj en la 1960-j jaroj.  Ili fiaskis pro du kialoj. Unue ili plilarĝigis nur propran konscion. Due ili uzis LSD-on anstataŭ Esperanto.  Certe Esperanto elvokas halucinojn ne ĉe ĉiuj homoj  (se ni kredu al partoprenantoj de REU-retlistoj, tio iam okazas), tamen ne detruas, sed plibonigas la sanon. Do, pro la dua kialo Esperanto ne povas fiaski, nur pro la unua. Se esperantistoj ne sukcesos trabati la “obstinan baron” inter ili kaj la ekstera mondo, nur restas por ni kun Lenina pasio proklami: jes, ni estas lingvaj narkotuloj, jes, ni estas intelektaj hipioj, jes, ni estas maldekstraj duonsferuloj, kaj ni fieras pro tio!

 

      Alivoje ni devas kaj espereble povas apliki Esperanton por tio, por kio ĝi estis kreita, - por la pacbatalo. Pena laboro, iam danĝera, sed fruktodona.

 

10.05.2005,  redaktita 16.12.2007                                                      Aleksandr Milner.

 

Publikigita en Rusia Esperanto-gazeto ¹ 3(28) junio 2005

 

 

 



Hosted by uCoz