. Anton
Ĉeĥov
N O V
A V I L A O
I
Tri verste de la vilaĝo Obruĉanovo oni konstruis
grandegan ponton. El la vilaĝo, alte staranta sur
kruta bordo, videblis ĝia krada truso, kaj dum nebula vetero kaj dum kvietaj
vintraj tagoj, kiam ĝiaj maldikaj feraj solivoj kaj ĉiuj skafaldoj
estis ĉirkaŭprujnitaj, ĝi prezentis bildon pitoreskan kaj eĉ
fantastan. Tra la vilaĝo foje veturis en droŝko aŭ en
kaleŝo ĉefinĝeniero Kuĉerov, la konstruisto de la ponto,
dika, ŝultroza, barboza viro en mola taŭzita kaskedo, foje dum festoj
venadis proletoj, laborantaj ĉe la ponto, ili almozpetis, mokis virinojn,
kaj foj-foje ion forprenadis. Sed tio okazis malofte, kutime
tempo pasis kviete kaj trankvile, kvazaŭ la konstruaĵo tute ne estis,
kaj nur vespere, kiam apud la ponto lumis lignofajroj, vento mallaŭte
portis kantadon de la proletoj. Kaj tage iam aŭdeblis trista
metalsono: don… don… don…
Foje al la ĉefinĝeniero Kuĉerov venis lia edzino.
Al ŝi plaĉis la riverbordoj kaj la luksa vidaĵo al la verda valo
kun vilaĝetoj, preĝejoj, gregoj, kaj ŝi
ekpetadis la edzon, ke li aĉetu parceleton kaj konstruu tie vilaon. La
edzo konsentis. Estis aĉetita dudek desjatinoj [1] da tereno kaj sur alta bordo, ĉe
kampeto, kie antaŭe vagadis bovinoj de Obruĉanovo, estis konstruita
bela duetaĝa domo kun teraso, kun balkonoj, kun turo kaj kun kapstano, sur
kiu dimanĉe altiĝadis flago, estis konstruita dum nuraj tri monatoj,
kaj poste dum la tuta vintro estis plantataj grandaj arboj, kaj kiam venis la
printempo kaj ĉio ĉirkaŭe ekverdis, en la nova bieno jam estis
aleoj, ĝardenisto kaj du laboristoj en blankaj antaŭtukoj fosadis
apud la domo, ŝprucis fontaneto, kaj glacoglobo brulis tiom brile, ke
estis dolore spekti. Kaj estis jam la nomo de ĉi-bieno: Nova vilao.
Helan varman matenon, fine de majo, en Obruĉanovon al tiea forĝisto
Rodiono Petrov’ oni venigis du ĉevalojn por referumi. El Nova vilao. La ĉevaloj estis blankaj kiel neĝo, sveltaj, sataj kaj konsterne similaj.
— Veraj
cignoj! — diris Rodiono, rigardante al ili kun admiro.
Lia edzino Stepanino, gefiloj kaj genepoj venis surstraten por
rigardi. Poiomete kolektiĝis amaso. Venis
Lyĉkovoj, la patro kaj la filo, ambaŭ denaske senbarbaj, kun ŝvelintaj vizaĝoj kaj senĉapelitaj. Venis
ankaŭ Kozov, alta maldika maljunulo kun longa mallarĝa barbo, kun kroĉbastono;
li ĉiam
palpebrumis per siaj ruzaj okuloj kaj moke ridetis, kvazaŭ ion sciis.
— Nur blankaj estas,
sed kio plu? — li diris. — Donu avenon al la miaj,
estos same nutritaj. Lignoplugilon al ili kaj vipon…
La koĉero
nur rigardis al ili kun malestimo, sen nenion diris. Kiam poste en la forĝujo oni bruligis fajron, la koĉero
rakontadis, fumante cigaredojn. La viroj eksciis de li multajn detalojn:
liaj mastroj estas riĉaj; la mastrino Jelena Ivanovna antaŭ edziniĝo
loĝis en Moskvo malriĉe, kiel guvernistino; ŝi
estas bona, kompatema, kaj ŝatas helpi al malriĉuloj. En la nova bieno, li rakontis, oni nek plugos, nek semos, sed nur
vivos por sia plezuro, nur por spiri puran aeron. Kiam li finis,
revenigis la ĉevalojn, lin postiris knabamaso,
bojis hundoj, kaj Kozov, rigardante sekven, moke palpebrumis.
— Je-en bienuloj! — li
diris. — Domon konstrus, ĉevalojn
ekbredis, tamen mem ne havas kion manĝi, je-en bienuloj!
Kozov iel
dekomence ekmalŝatis kaj la novan bienon, kaj la blankajn ĉevalojn,
kaj la satan belan koĉeron. Tio estas homo
soleca, vidvo, li vivis malgaje (al li malhelpis labori ia malsano, kiun li
nomis ĉu tensio, ĉu tenio), nutromonon li ricevis ĉe la filo,
laboranta en kukejo en Ĥarkovo, kaj de frumateno ĝis vespero vane
vagadis laŭ la bordo aŭ la vilaĝo, kaj se vidis, ekzemple, ke
homo veturigas trabon aŭ kaptas fiŝon, do diris: “ĉi-trabo staris seka,
putris” aŭ “ĉi-vetere oni
hokon ne tuŝas”. Dum sekeco li diris, ke ne pluvos ĝis
frosto, kaj kiam pluvis, li diris, ke nun ĉio putros en kampoj, ĉio
fiaskis. Kaj samtempe ĉiam palpebrumis, kvazaŭ ion
sciis.
Vespere en
la bieno oni bruligadis Bengalajn fajrojn kaj raketojn, kaj preter Obruĉanovo
iradis sub velo boato kun ruĝaj lanternetoj.
Unufoje matene en la vilaĝon veturis la edzino de la ĉefinĝeniero
Jelena Ivanovna kun malgranda filino, en kaleŝo
kun flavaj radoj, post paro de maronkoloraj poneoj; ambaŭ, la patrino kaj
la filino, estis en pajlaj ĉapeloj kun larĝaj kampoj, fleksitaj al la
oreloj.
Tio estis
ĝuste dum sterkumado, kaj la forĝisto Rodiono, alta, magra maljunulo,
senĉapelita, nudpieda, kun sterkilo sur la ŝultro, staris apud sia
malnova, malbela ĉaro kaj, konsternita, rigardis al la poneoj, kaj
videblis laŭ lia vizaĝo, ke li neniam antaŭe vidis tiom etajn ĉevalojn.
— La Kuĉerovino
venis! — ĉirkaŭaŭdeblis, — Jen, la Kuĉerovino
venis!
Jelena Ivanovna rigardis al domoj, kvazaŭelektante,
poste haltigis la ĉevalojn apud plej malriĉa domo, kie en fenestroj videblis tiom da
infankapoj — blondaj, nigraj, rufaj. Stepanino, la edzino de Rodiono, dika
maljunulino, kuris el la domo, ŝia kaptuko glitis de la griza kapo, ŝi
rigardis al la kaleŝo kontraŭ suno, ŝia vizaĝo ridetis kaj
faltiĝis, kvazaŭ ŝi estis blinda.
— Tio
estas por viaj gefiloj, — diris Jelena Ivanovna kaj donis al ŝi tri
rublojn.
Stepanino
subite ekploris kaj terkliniĝis; Rodiono same falis, montrante sian larĝan, brunan kalvaĵon, kaj dume preskaŭ
pikis per sia sterkilo la edzinon en la flankon. Jelena
Ivanovna konfuziĝis kaj veturis reen.
Lyĉkovoj, la patro kaj la filo, kaptis ĉe sia herbejo du ĉarĉevalojn, unu poneon,
kaj larĝmuzelan Aalhaus-bovidon, kaj kun rufkapa Volodaĉo, filo de la
forĝisto Rodiono, pelis ilin al la vilaĝo. Vokis la
vilaĝestron, elektis atestantojn, kaj venis inspekti la damaĝon.
— Bone! — diris Kozov, palpebrumante. — Bo-one! Do ili
baraktu, inĝenieroj. Ĉu mankas juĝo? Bone.
Voku ni policinspektoron,
kompilu akuzaĵon.
— Kompilu
akuzaĵon! — ripetis Volodaĉo.
— Mi ne
volas lasi tion! — kriis la filo Lyĉkov, kriis
pli kaj pli laŭte, kaj pro tio lia senbarba vizaĝo ŝajne ŝveliĝis
pli kaj pli. — Kia kutimo! Se permesi, ili damaĝos ĉiujn herbejojn. Vi
ne rajtas mistrakti la popolon! Nun servutoj ne estas!
— Nun
servutoj ne estas! — ripetis Volodaĉo.
— Ni vivis
sen ponto, — makabre ripetis la patro Lyĉkov, — ne petis, kial ni bezonas ponton? Ne volas!
— Fraĉjoj
kristanoj! Ne devas tion ignori!
— Bo-one!
— palpebrumis Kozov. — Do ili
baraktu! Jen bienuloj!
Oni revenis al la vilaĝo kaj irante la filo Lyĉkov ĉiam
sin pugnobatis al la brusto kaj kriadis, kaj Volodaĉo ankaŭ kriadis,
ripetante liajn vortojn. Kaj en la vilaĝo tamen apud la bonrasa
bovido kaj ĉevaloj kolektiĝis vera amaso. La bovido estis
perpleksita kaj rigardis desubfrunte, tamen subite klinis la muzelon al grundo
kaj kuris, kalcitrante per arieraj hufoj, Kozov ektimis kaj svingis konraŭ
li per bastono, ĉiuj ekridegis. Poste oni ŝlosis la
beston kaj ekatendis.
Vespere la
ĉefinĝeniero sendis kvin rublojn pro la damaĝo, kaj la ambaŭ
ĉevaloj, poneo kaj bovido, ne nutritaj kaj ne trinkigitaj, revenis hejmen,
kapoj pendinte, kiel kulpuloj, kvazaŭ venigitaj
por ekzekuti.
Ricevinte
kvin rublojn, Lyĉkovoj, la patro kaj la filo, la vilaĝestroo kaj
Volodaĉo transboatis la riveron kaj venis aliborden en la vilaĝon
Krjakovo, kie estis drinkejo, kaj tie longe diboĉis. Aŭdeblis kiel ili kantadis kaj kiel kriadis la juna Lyĉkov. En la vilaĝo virinoj maldormis dum la tuta nokto kaj
maltrankviliĝis. Rodiono ankaŭ maldormis.
— Malbona
afero, — li diris, ruliĝante de flanko al flanko kaj sopirĝemante. —
La grandsinjoro koleros, poste ni batalu… Insultis la grandsinjoron, ve insultis, malbone.
Foje la
kampuloj, inter ili Rodiono, venis falĉi al sia
arbaro kaj kiam revenadis, renkontis la ĉefinĝenieron. Li estis en ruĝa kotona ĉemizo kaj en altaj botoj, post
li iris ĉashundo, eliginte longan langon.
— Saluton,
fraĉjoj! — li diris. La kampuloj haltis kaj
demetis la ĉapojn.
— Jam
delonge mi volas interparoli kun vi, fraĉjoj, —
daŭrigis li. — Jena afero. De plej frua printempo ĉiutage
mian ĝardenon kaj arbaron vizitadas via grego. Ĉio
estas fortretita, porkoj forfosis la herbejon, damaĝas en la legomĝardeno,
kaj en la arbaro la tuta kopso estas detruita.
Viaj paŝtistoj estas netrakteblaj, mi ilin petas, kaj ili malĝentilas. Ĉiutage ĉe mi estas damaĝo,
sed mi neniagas, ne monpunas vin, ne plendas, tamen vi kaptis miajn ĉevalojn
kaj mian bovidon, prenis kvin rublojn. Ĉu tio estas bone? Ĉu najbare? — li daŭrigis,
kaj lia voĉo estis tiom milda, konvinka, kaj la rigardo ne estis kruda.
— Ĉu
tiel agas decaj homoj? Unu semajnon antaŭe iu
via homo forhakis en mia arbaro du kverkojn. Vi
transfosis la vojon al Jeresnevo, kaj nun mi devas veturi tri verstojn plu. Pro
kio vi ja nocas al mi ĉiupaŝe? Kion mi faris por vi
malbonan, diru ja pro dio. Mi kaj la edzino fervore penas
vivi kun vi pace kj konkorde, ni kiel eblas helpas al kampuloj. Mia edzino
estas bonkora, ŝi ne rezignas helpi, estas ŝia revo utili al vi kaj al viaj gefiloj. Ja vi pro
la bono pagas al ni per la malbono. Pensu pri tio.
Persvade petas vin, pensu. Ni traktas vin homece, pagu ja vi al ni per sama monero.
Li sin
turnis kaj foriris. La kampuloj iomete staris, metis ĉapojn kaj ekiris.
Rodiono, kiu komprenadis tion, kion oni diris al li, ne tiel, liel devas, sed ĉiam
iel si-voje, sopiris kaj diris:
— Endas pagi. Pagu,
li diris, fraĉjoj, per monero…
Oni ĝisvenis la vilaĝon senvorte. Reveninte hejmen
Rodiono preĝis, senŝuiĝis kaj sidiĝis
su la benkon apud la edzino. Li kaj Stepanino, kiam estis hejme, ĉiam
sidis apude kaj laŭstrate iradis apude, manĝis, trinkis kaj dormis ĉiam
kune, kaj ju pli aĝiĝis, des pli amis unu la
alian. En ilia domo estis malvaste, varme, kaj ĉie estis gefiloj — ĉe la planko, fenestroj, forno… Stepanino,
malgraŭ maluna, ankoraŭ naskadis, kaj nun, rigardante al la svarmo da
gefiloj, oni apenaŭ povus difini, kie estas de Rodiono kaj kie de Volodaĉo.
La edzino de Volodaĉo — Lukerjo, juna malbela virino kun
protrudaj okuloj kaj birdeska nazo, knedis paston en tino, mem Volodaĉo
sidis sur la forno piedpende.
— Voje
apud Nikita fagopiro … la ĉefinĝeniero kun
hundeto… — komencis Rodiono, post ripozo, gratante siajn flankojn kaj kubutojn.
— Endas pagi, li diris… Per monero, li diris… Ĉu per monero, ĉu ne, tamen po dek kopekojn indas de unu
domo. Ja ni ege insultas la grandsinjoron, ve…
— Vivis ni sen ponto, — diris Volodaĉo, rigardante al neniu, —
kaj ne deziras.
— Kial do,
la ponto estas ŝtata.
— Ne
deziras.
— Oni vin ne konsultos. Kial do!
— “Ne
konsultos”… — imitaĉis Volodaĉo. — Por ni
mankas kien veturi, kial ni bezonas ponton? Se bezonos,
do transboatos.
Iu de la korto frapis tiel forte, ke ŝajne la tuta domo
ektremis.
— Ĉu
Volodaĉo estas hejme? — aŭdiĝis
la voĉo de la filo Lyĉkov. — Volodaĉo, eliru, venu ni!
Volodaĉo
saltis de la forno kaj ekserĉadis sian kaskedon. — Ne
venu, Voloĉjo kara, — diris Rodiono timide. — Ne
venu kun ili, filĉjo. Vi
estas stulta, kiel eta knabo, kaj ili al vi la bonon ne instruos. Ne venu!
— Ne venu,
filĉjo! — petis Stepanino kaj palpebrumis
plorpretante. — Certe vokas al drinkejo.
— “Al
drinkejo”… — imitaĉis Volodaĉo.
— Refoje
revenos ebria, damna Herodo! — diris Lukerjo,
rigardante al li malice. — Veni, venu, bruliĝu pro vodko, satano senvosta.
— Nu, vi silentu! — kriis Volodaĉo.
— Edzinigis
min je stultulo, malfeliĉan orfinon, pereigis min, ebriulo rufa … —
ekhurlis Lukerjo, viŝante la vizaĝon per la mano, kovrita per la pasto. — Ne metu mi vidon su vin!
Volodaĉo
batis ŝin je la orelo kaj foriris.
Jelena Ivanovna kaj ŝia eta filino venis al la vilaĝo
perpiede. Ili promenis. Estis ja dimanĉo, kaj ĉestraten disvenis virinoj kaj
knabinoj en siaj helaj roboj. Rodiono kaj Stepanino apudsidantaj ĉe la perono, kliniĝis kaj ridetis al Jelena
Ivanovna kaj ŝia knabino kiel al konatulinoj. El fenestroj al ili rigardis pli ol deko da infanoj, la vizaĝoj
esprimis perpleksecon kaj scivolemon, aŭdiĝis susuro:
— Kuĉerovino
venis! Kuĉerovino!
— Saluton,
— diris Jelena Ivanovna kaj haltis; ŝi silentis kaj demandis: — Nu, kiel vi fartas?
— Fartas
bone, dank’al Dio, — respondis Rodiono rapidvorte. — Rutine vivas.
— Kia estas nia
vivo! — subridis Stepanino. — Vi
mem vidas, sinjorino, karulino, la mizeron! Entute en la familio estas dekkvar
animoj, sed la liverantoj estas du. Nur laŭ la
titolo estas forĝistoj: oni venigas ĉevalon por ferumi — karbo mankas,
eblas aĉeti per nenio. Turmentiĝis ni,
sinjorino, — daurigis ŝi, kaj ekridis, — ege turmentiĝis!
Jelena
Ivanovna sidiĝis ĉe la perono kaj,
brakuminte la filinon, ekmeditis pri io, kaj ĉe la knabino, laŭ ŝia
vizaĝo, en la kapo vagadis malgajaj pensoj, medite ŝi ludis per pimpa
punta ombrelo, kiun ŝi prenis el la manoj de la patrino.
— La mizero! — diris Rodiono. — Multaj zorgoj, ni
laboras — fino ne videblas. Jen pluvon Dio ne donas… Malbone
vivas, kion diri.
— Ĉi-vivo
penigas vin, — diris Jelena Ivanovna, — tamen alimonde
vi estos feliĉaj.
Rodiono ne komprenis ŝin kaj responde nur tusis
en la pugnon. Kaj Stepanino diris:
— Sinjorino,
karulino, riĉulo ankaŭ alimonde bonas. Riĉulo
starigas kandelojn, diservas preĝojn, riĉulo almozodonas al
mizeruloj, kaj kio pri kampulo? Mankas tempo por
krucumi la frunton, des pli savi la animon. Pekoj multas pro la
mizereco, ja pro malfeliĉo ni interbojas kiel
hundoj, mankas bona vorto, kaj iam tio okazas, sinjorino-karulino, — Dio tabuu!
Nepre estos ni feliĉaj nek ĉimonde, nek
alimonde. La tutan feliĉon gajnis riĉuloj.
Ŝi diris gaje, evidente delonge kutimiĝis
paroli pri sia peniga vivo. Kaj Rodiono ankaŭ
ridetis; al li plaĉis, ke lia maljunulino estas tiom saĝa, vortoza.
— Ja nur ŝajnas
ke riĉuloj vivas facile, — diris Jelena Ivanovna. — Ĉiu homo havas sian malfeliĉon. Jen ni, mi
kaj mia edzo, vivas ne malriĉe, ni havas rimedojn, tamen ĉu ni estas
feliĉaj? Mi estas ankoraŭ juna, sed mi havas jam kvar gefilojn, la
gefiloj ĉiam malsanas, mi ankaŭ malsamas, konstante
estas kuracata.
— Kaj kia estas via malsano?
— La
virina. Mi ne dormas, estas senpaca pro kapdoloro. Jen
mi sidas, parolas, sed sentas naŭzon en la kapo, feblon en la tuta korpo,
kaj mi konsentas, pli bonas plej pena laboro, ol tia
stato. Kaj la animo estas malpaca. Konstante
mi timas pro la gefiloj, la edzo. Ĉiu familio havas ian malfeliĉon, ankaŭ ni havas. Mi
ne estas nobelino. Mia avo estis ordinara kamparano,
la patro komercis en Moslvo kaj ankaŭ estis ordinara homo. Kaj mia edzo havas meritajn kaj riĉajn gepatrojn. Ili
ne volis ke li edziĝu je mi, sed li malobeis, malpacis kun
ili, kaj jen ili ĝis nun ne pardonas nin. Tio malpacigas
la edzon, maltrankviligas, lasas en konstanta malkvieto. Nu, ankaŭ mi maltrankviliĝas. La animo doloras.
Apud la dometo de Rodiono jam staris viroj kaj virinoj kaj aŭskultis.
Alvenis Kozov kaj haltis, skuante per sia longa mallarĝa
barbeto. Alvenis Lyĉkovoj, la patro kaj la filo.
— Ja mi diru,
ke oni ne povas esti feliĉa kaj kontenta, se oni ne sentas sin ĝustaloke,
— daŭrigis Jelena Ivanovna. — Ĉiu el vi
havas sian zonon, ĉiu el vi laboras kaj scias, por kio laboras, mia edzo
konstruas pontojn, unuvorte ĉiu havas sian lokon. Kaj
mi? Mi nur iradas. Mi ne havas propran zonon, mi
ne laboras kaj sentas min kiel fremda. Ĉion tion
mi diras por ke vi ne juĝu laŭ aspekto, se
homo estas vestita riĉe kaj havas rimedojn, tio ankoraŭ ne signifas,
ke la homo estas kontenta pro sia vivo.
Ŝi leviĝis por iri for, kaj manprenis la filinon.
— Al mi ĉi
tie ĉe vi tre plaĉas, — diris ŝi kaj
ridetis, kaj laŭ tiu ĉi malforta, malkuraĝa rideto juĝeblis,
kiel ŝi vere estas malsana, kiel ankoraŭ juna kaj bela, ŝi havis
palan magran vizaĝon kun malhelaj brovoj kaj blondajn harojn. Kaj la knabino
estis kiel la patrino, magra, blonda kaj svelta. Ambaŭ odoris per parfumo.
— Plaĉas kaj la rivero, kaj la arbaro, kaj la
vilaĝo… — daŭrigis Jelena Ivanovna. — Mi povus travivi ĉi tie
tutan mian vivon, kaj ŝajnas, ke mi ĉi tie
saniĝus kaj trovus mian lokon. Mi volas, arde volas helpi al vi, esti utila, proksima. Mi scias vian
bezonon, kaj tion, kion ne scias, mi sentas, divenas per la koro. Mi
estas malsana, malforta, por mi, ŝajnas, jam ne eblas ŝanĝi mian
vivon, kiel mi dezirus. Sed mi havas infanojn, kaj mi
penos eduki ilin tiel, ke ilu adaptiĝus al vi, ŝatus
vin. Mi ĉiam sugestos al ili, ke ilia vivo
apartenas ne al ili, sed al vi. Nur mi petas vin
konvinkeme, admonas, kredu al ni, vivu kun ni amike. Mia edzo
estas bonkora homo. Ne kolerigu, ne incitu. Li
estas sentema al ajna bagatelo, tamen, ekzemple, hieraŭ via grego estis en
nia legomĝardeno, kaj iu el viaj homoj rompis la hurdon ĉe nia
abelejo, kaj tia konduto desperigas lin. Mi petas vin, — daŭrigis ŝi
per admona voĉo kaj kunmetis la brakojn sur la brusto,.
— mi petas vin, rilatu al ni kiel bonaj najbaroj, vivu
ni en paco! Estas ja dirite, ke malbona paco pli bonas
ol bona malpaco, kaj ne aĉetu bienon, sed aĉetu najbaron. Mi ripetas,
mia edzo estas bona homo, se ĉio estos bonstata,
ni, promesu mi, faros ĉion, kion ni kapablos, ni riparos vojojn, konstruos
lernejon por viaj infanoj, promesu mi.
— Jen, certe, ni dankas humile, sinjorino, —
diris Lyĉkov la patro,
terrigardante, — vi estas kleraj, pli spertas. Jen tamen en
Jeresnevo Voronov, la riĉulo, nu, promesis konstrui lernejon, same diris —
ni por vi kaj ni por vi, tamen instalis nur trabaĵon
kaj rezignis, kaj oni igis la kampulojn meti la tegmenton kaj ĝisfini,
konsumi mil rublojn. Nu, por Voronov problemoj nulas, li nur
la barbon glatetas, sed la kampuloj iom rankoras.
— Estis
voronto, venis manĝonto, diris Kozov kaj palpebrumis. Aŭdiĝis
ridaĉo.
— Ne
bezonas lernejon, eldiris Volodaĉo malafable. — Niaj geknaboj frekventas
Petrovskoje, kaj frekventu. Ne deziras.
Jelena Ivanovna tuj kvazaŭ ektimidis. Ŝi iĝis
pala, morna, premita, kvazaŭ tuŝita per io
kruda, kaj ekiris sen pli da vortoj, irante pli kaj pli rapide.
— Sinjorino!
— vokis Rodiono, irante post ŝi. — Sinjorino,
atendu-do, ion mi diros al vi.
Li postiris ŝin, sen ĉapelo, kaj diris
kviete, kxazaŭ almozpetis:
— Sinjorino!
Atendu, ion diros al vi.
Ili eliris la vilaĝon, kaj Jelena Ivanovna
haltis en ombro de maljuna sorpo, apud ies ĉaro.
— Ne ofendiĝu,
sinjorino, — diris Rodiono. — Ne gravas! Vi toleru. Du jarojn toleru. Vivos ĉi-tie, toleros, kaj ĉio enordos. La popolo ĉe
ni estas bona, humila… la popolo sen-ia, kiel antaŭ la Vera al vi diras. Vi ne rigardu al Kozov kaj al Lyĉkovoj ne rigardu, kaj
al Volodaĉo ne rigardu, li ĉe ni estas stultuleto, kiu la unua diris,
tiun auskultas. Ceteraj estas humila popolo, silentas… Iu,
notu, estus feliĉa konscience vortumi, pledi, jen, sed ne povas. Havas kaj animon, kaj konsciencon, sed vorton ne havas. Ne
ofendu… toleru… Ne gravas!
Jelena
Ivanovna rigardis al la larĝa trankvila rivero, pri io
meditis, kaj larmoj fluis laŭ ŝiaj vangoj. Kaj
Rodionon konfizis tiuj larmoj, li mem preskaŭ ploris.
— Vi… ne gravas… — balbutis li. — Toleru unu-du jarojn.
Eblas kaj lernejon, kaj vojojn, sed ne tuj… Volas, ekzemple, semi grenon ĉe
ĉi-flanko, do komence
elradikigu, eligu ĉiujn ŝtonojn, kaj poste plugu, iradu
kaj iradu. Kaj kun popolo, notu, tiel… iradu kaj
iradu, ĝis superigos.
De la Rodiona domo apartiĝis amaso kaj venis laŭ la
strato ĉi-flanken al la sorpo. Oni ekkantis,
ekludis harmoniko. Kaj alvenadis pli kaj pli
proksimen.
— Panjo,
veturu ni for de ĉi-tie, — diris la knabino,
pala, premante sin al la patrino kaj tremante tutkorpe. — Veturu ni for, panjo!
— Kien?
— Al Moskvo… Veturu ni for,
panjo!
La knabino ekploris. Rodiono
plenkonfuziĝis, lia vizaĝo ege ŝvitiĝis. Li prenis
el poŝo kukumon, malgrandan, kurban kiel lunarko,
panerŝutitan, kaj ekŝovadis ĝin en manojn de la knabino.
— Nu, nu…
— ekbalbutis li kun mieno malserena kaj severa. — Prenu-do
la kukumeton, manĝu… Plori malindas, la patrinjo batetos… hejme plendos al la patro… Nu, nu…
Ili venis plu, kaj li venadis post ili,
dezirante diri al ili ion teneran kaj konvinkan. Kaj vidante, ke ambaŭ ili estas okupataj per siaj pensoj kaj per sia veo kaj ne
rimarkas lin, li haltis kaj ŝirmante okulojn pro la suno, postrigardis
ilin longe, ĝis ili kaŝiĝis en sia arbaro.
La ĉefinĝeniero
verŝajne iĝis kolerema, vanta, en ajna bagatelo jam vidis ŝtelon
aŭ atencon. Lia pordego estis ŝlosita eĉ tage, kaj nokte en la ĝardeno
iradis du gardistoj kaj frapis en tabulon, kaj jam neniun el Obruĉanovo
oni dungis portage. Kiel intence iu (el kampuloj aŭ
el proletoj — oni ne scias) demetis de la ĉaro novajn radojn kaj ŝanĝis
ilin je la malnovajn, iom poste oni forportis du bridetojn kaj tenajlon, kaj eĉ
en la vilaĝo komenciĝis tumulto. Oni ekdiris, ke indas fari priserĉadon
ĉe Lyĉkovoj kaj ĉe Volodaĉo, kaj
do la tenajlo kaj la bridetoj troviĝis en la ĝardeno de la ĉefinĝeniero
sub barilo: iu subĵetis.
Foje oni venis amase el arbaro, kaj denove renkontis la ĉefinĝenieron.
Li haltis kaj sensalute, rigardante kolere ĉu al unu ĉu al alia ekis:
— Mi petis ne kolekti
fungojn en mia parko kaj apud la korto, lasi por mia edzino kaj geknaboj, sed viaj
knabinoj alvenadas eklume kaj poste restas nek unu fungo. Ĉu oni vin petu, ĉu ne — tutegalas. Ĉu
petoj, ĉu afableco, ĉu konvinkoj — evidente ĉio
estas vana. Li haltigis sian indignantan rigardon ĉe
Rodiono kaj daŭrigis:
— Mi kaj
mia edzino rilatis al vi kiel al homoj, la egalaj, kaj
vi? Nu, pri kio temas! Ni finos, verŝajne, tiel, ke vin
fiestimos. Restas plu nenio!
Kaj streĉiĝinte, detenante la koleron, por ke ne diri ion
superfluan, li turniĝis kaj pluiris.
Reveninte
hejmen, Rodiono preĝis, senŝuiĝis kaj
prenis benkon apud sia edzino.
— Jes… —
komencis li ripozinte. Ni ĵus iras, kaj la mastro Kuĉerov iras renkonten… Jes… knabinaĉojn vidis eklume… Kial, li diras, fungojn ne alportas… al la edzino kaj geknaboj.
Kaj poste al mi rigardas kaj diras: mi, li diras, vin
kun via edzino filantropos. Mi volis al li piedkliniĝi, sed ektimis… Dio
donu al ili sanon… Dio sendu al ili…
Stepanino kruciĝis kaj enhalis.
— La
mastroj estas bonaj, simplecaj… — daŭrigis Rodiono. — «Filantropos…» — ĉe ĉiuj promesis. Por malunaj aĝoj ja… estus nemalbone… Eterne por ili
mi preĝus… Dipatrino sendu…
Je
Kruclevigo, la 14-an de septembro, estis festo de la
preĝejo. Lyĉkovoj, la patro kaj la filo, ankoraŭ matene veturis
aliborden kaj revenis al la tagmanĝo ebriaj; ili
iradis longe laŭ la vilaĝo, jen kantis, jen blasfemis, poste
interbatalis kaj venis al la vilao por plendi. Komence eniris la korton Lyĉkov
la patro kun longa tremola bastono en la manoj; li
malkuraĝe haltis kaj demetis la ĉapon. Ĝuste tiutempe ĉe
la teraso sidis la ĉefinĝeniero kun la familio kaj teumis.
— Kion vi volas? — kriis la ĉefinĝeniero.
— Via alta moŝto, sinjoro… — ekis Lyĉkov kaj ekploris. —
Aperigu digracon, protektu… Malvivo pro la filo… Mizerigis min la filo, batas… via
alta moŝto… Eniris ankaŭ Lyĉkov la
filo, sen ĉapo, same kun bastono; li haltis kaj
fiksis ebrian sensencan rigardon ĉe la teraso.
— Ne mia
afero estas vin juĝi, — diris la ĉefinĝeniero.
Venu al vilaĝestro aŭ policestro.
— Mi ĉie
estis… plendis… — diris Lyĉkov la patro kaj ekploregis. — Nun kien mi
venu? Do nun li min povas murdi? Do li ĉion povas? Do la patron? La
patron?
Li levis la bastonon kaj batis la filon sur la kapon; la filo
levis sian bastonon kaj batis la maljunulon ĝuste sur la kalvaĵon, la
bastono eĉ saltis. Lyĉkov la patro eĉ ne ŝanceliĝis
kaj refoje batis la filon, kaj refoje sur la kapon. Kaj tiel ili staris kaj batadis unu la alian sur la kapojn, kaj tio
similis ne interbatadon sed ian ludon. Kaj malantaŭ la
pordego amasiĝis kampuloj, viroj kaj virinoj, kaj silente rigardis al la
korto, kaj ĉies vizaĝoj estis gravaj. La kampuloj venis por
gratuli okaze la festo, sed vidinte Lyĉkovojn konfuziĝis kaj ne
eniris la korton.
Sekvontmatene Jelena Ivanovna forveturis kun
gefiloj al Moskvo. Kaj oni ekdiris, ke la ĉefinĝeniero vendas sian bienon.
V
Oni delonge alkutimiĝis al la ponto, kaj jam apenaŭ povis
imagi la riveron ĉi-loke sen ĝi. Rubejoj, restintaj post la
konstruado, jam delonge kovriĝis per herbo, oni fogesis pri proletoj, kaj
anstataŭ “Dubinuŝka” nun preskaŭ ĉiun horon aŭdiĝas
bruo de venanta trajno.
Nova Vilao
estas delonge vendita; nun ĝi apartenas al iu ŝtatoficisto,
kiu dum festoj alvenadas ĉi-tien de la urbo kun la familio, trinkas teon ĉe
la teraso kaj poste forvenadas reen al la urbo. Li havas kokardon ĉe la kaskedo, li parolas kaj tusas kiel tre grava ŝtatoficisto,
malgraŭ li havas la rangon de kolegia sekretario, kaj kiam kampuloj antaŭ
li kliniĝas, li ne respondas.
En Obruĉanovo
ĉiuj maljuniĝis, Kozov jam mortis, en la dometo de Rodiono beboj
plimultiĝis, ĉe Volodaĉo kreskis longa
rufa barbo. Vivas kiel antaŭe malriĉe.
Fruprintempe obruĉanovanoj segas lignaĵon apud la stacio.
Jen ili post laboro iras hejmen, iras senhaste, unu
post alia, arkiĝas sur la ŝultroj larĝaj segiloj, flagretas en
ili suno. En arbustoj ĉe la bordo fajfas
najtingaloj, ĉiele jodlas alaŭdoj. Ĉe Nova
Vilao kvietas, estas neniu, nur oraj kolomboj, oraj pro tio, ke ilin lumigas
suno, flugadas super la domo. Ĉiuj – kaj Rodiono, kaj ambaŭ Lyĉkovoj,
kaj Volodaĉo – rememoradas la blankajn ĉevalojn, etajn poneojn, fajraĵojn,
boaton kun lanternoj, rememoradas kiel la edzino de la ĉefinĝeniero,
bela, pimpa, venadis al la vilaĝo kaj tiel tenere parolis. Kaj ĉio tio kvazaŭ ne estis. Kvazaŭ
sonĝo aŭ fabelo.
Ili iras, piedo post piedo kaj meditas.
En ilia
vilaĝo, meditas ili, la popolo estas bona, trankvila, prudenta, timas
Dion, kaj Jelena Ivanovna ankaŭ estas trankvila, bona, kvieta, kompatindis
rigardi al ŝi, sed kial do ili ne kunvivis kaj disiĝis kiel
malamikoj? Kio estis tiu nebulo, kiu ŝirmis de
okuloj plej gravon, kaj estis videblaj nur damaĝoj, bridetoj, tenajloj kaj
ĉiuj tiuj etaĵoj, kiuj nun rememorante ŝajnas tiom bagatelaj?
Kial kun nova posedanto ili vivas pace, kaj kun la ĉefinĝeniero
ne amikis?
Kaj ne sciante kion respondi je tiuj-ĉi demandoj, ĉiuj
silentas, kaj nur Volodaĉo ion balbutas.
— Kion? — demandas Rodiono.
— Vivis ni sen ponto… — diras Volodaĉo makabre. — Vivis ni sen ponto
kaj ne petis… kaj ne bezonas.
Al li
respondas neniu, kaj ili iras plu silente, kapojn
pendinte.